Next
Previous
Contents
Vidi E-signojn
Por vidi E-signojn en Emakso, vi devas certigi, ke Emakso
uzas Latin-3-tiparon. Tion vi povas atingi per aldono de
la sekva linio en la dosiero ~/.Xdefaults :
Emacs.font: <tiparnomo>
Kiel <tiparnomo>n indiku iun konvenan Latin-3-tiparon.
Same kiel cxe Xterm kaj kelkaj aliaj programoj funkcias:
emacs -fn <tiparnomo>
Tajpi
Se vi uzas Emakson sub X-fenestroj vi per la solvo
realigita sub cxapitro 3 bone povas tajpi.
Sed ekzistas alia alternativo, la moduso "iso-accents-mode".
Por instrui al tiu moduso la lingvon Esperanto, aldonu
tauxgajn difinojn en la dosiero iso-acc.el.
("esperanto"
(?^ (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
(?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
(?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
(?' (?C . ?\306) (?G . ?\330) (?H . ?\246) (?J . ?\254)
(?S . ?\336) (?U . ?\335) (?c . ?\346) (?g . ?\370)
(?h . ?\266) (?j . ?\274) (?s . ?\376) (?u . ?\375))
)
La sintakson divenu de la jam enhavitaj lingvoj,
gxi iom varias en la diversaj Emaks-versioj. La
supra ekzemplo difinas la esperantosignojn por
la kombinoj ^+<litero> kaj '+<litero>.
Poste kompilu la dosieron al iso-acc.elc. Ekde nun
vi povas funkciigi viajn tajperojn per la komandoj:
M-x iso-accents-mode
M-x iso-accents-customize
language: Esperanto
Atentu, ke se la cirkumflekso cxe vi estas senpasxa klavo (t.e. gxi
aperas nur post premo de ^(cirkumflekso) kaj alia klavo), vi ne povas uzi
gxin en tiu Emaks-moduso, anstatauxe uzu alian signon, ekz. '+c
por tajpi cx. Kelkaj ecx tajpas c+x por cx.
Por pli facile atingi tiun tajpmoduson, metu la
sekvajn liniojn en la dosieron ~/.emacs :
(defun esperanto-mode ()
(interactive)
(iso-accents-mode)
(iso-accents-customize "esperanto")
)
(global-set-key "\C-ce" 'esperanto-mode)
Poste per premo de C-c e (t.e. Ctrl+c e) vi
trovigxas en Esperanto-moduso. Estus avantagxe,
difini ankaux tian klavmallongigon por
reatingi normalan moduson.
notoj:
Pri tiuj Emakso-variantoj Lee Sau Dan donis la
sekvajn indikojn:
Emakso 20.* kaj MULE normale povas trovi la tauxgajn
tiparojn, se ili jam estas
instalitaj en la X-servilo aux tiparserviloj.
Emakso 20.* povas montri latin-3-literojn se vi
uzas gxin sur teksta ekrano kun funkciigita latin-3-a tiparo.
Informu Emakson pri tio per la klavpremoj:
C-x C-m t iso-8859-3 RET
Por tajpado de Esperantosignoj, klavu unu el:
C-u C-\ esperanto-postfix
C-u C-\ esperanto-prefix
C-u C-\ esperanto-alt-postfix
Utilas ankaux
M-x set-language-environment latin-3 RET
aux se vi ofte bezonas tion, metu en .gnu-emacs ekzemple:
(set-language-environment "latin-3")
(setq default-input-method "esperanto-postfix")
Next
Previous
Contents
|