Next
Previous
Contents
Xfmail estas retposxtprogramo kun plena MIME-subteno.
Oni agordas
gxin ene de la grafika surfaco. Sub la menuo "Misc"
vi povas elekti diversajn menupunktojn por la konfigurado.
La menupunkto "Appearance" kondukas al listo, kie oni povas
rilatigi kodojn kaj tiparojn. Unue premu "Add" kaj
indiku la plenan nomon de latin-3-tiparo. Ekz.
-adobe-helvetica-medium-r-normal--12-120-75-75-p-67-iso8859-3
La tiparnomo nun aperas en la maldekstra listo. Por rilatigi
gxin al la kodo "iso-8859-3" vi devas unue elekti tiun kodon
en la dekstra listo kaj poste elekti la tiparon en la maldekstra
listo. Nun premu "OK".
Xfmail enhavas internan redkatilon per kies menuo "Language"
vi povas elekti la gxustan kodon.
Se vi volas uzi eksteran redaktilon vi povas iri per la menupunkto
"Config Misc" kaj la butono "View/Edit"
al pagxo, kie vi povas indiki gxin, ekzemple per:
elvis -fn <tiparnomo> +source~/.elvis.lat3
Jen vi trovas
Xfmail en la reto.
Atentu ankoraux alian aferon. Estas ne cxiam facile
sendi okbitan mesagxon. Cxar kelkaj serviloj ankoraux funkcias
sepbite kaj simple ignoras la okan biton tiel, ke viaj E-literoj
farigxas iuj aliaj signoj. Se vi tamen volas sendi okbite kaj uzas
lokan Sendmail, vi startu gxin kun la elekto -B8BITMIME.
Por trasendi okbitajn mesagxojn tra sepbitaj medioj ekzistas la normo
"quoted printable". Tiu rekodas okbitajn signoj per
signaro =NN , cxe kio NN estas la kodero de la signo.
Mi rekomendas ensxalti tiun rekodon.
Per la menupunkto "Config Display" kaj la butono
"Charsets" vi povas aperigi pagxon, kiu ebligas
ensxalti "Quoted-printable" kaj
ankaux elekti la kodon, kiun XFMail automate ensxaltu, kiam vi
skribas novan mesagxon aux respondas al retmesagxo.
Next
Previous
Contents
|