Next
Previous
Contents
Redaktiloj, kiuj kapablas trakti Latin-3 kaj/aux Unikodon
estas la Vi-variantoj Vim kaj Elvis kaj redaktiloj Yudit,
Wily,
Sam,
SSam.
UTF-respekta pakajxo de regulaj esprimoj estas cxe
http://www.westley.demon.co.uk/src/libutf-2.10.tar.gz,
kiun ekzemple bezonas SSam.
Pli da informoj pri Wily kaj Sam vi trovas
ankaux en la
arhxivo de posxtlisto pri Wily.
Al Emakso ni dedicxas apartan cxapitron.
Kun la Vi-variantoj Vim kaj Elvis en la aktualaj versioj
vi povas senprobleme uzi la samajn latin-3-tiparojn kiel
kun Xterm.
Se vi lancxas ilin en propra fenestro, uzu la elekton
-fn <tiparnomo>:
elvis -fn fixed-l3
vim -g -fn fixed-l3
Por tajpi esperantajn signojn, vi povas aux uzi la metodon laux
la 3a cxapitro aux uzi la sekvajn difinojn:
digraph G^ X
digraph g^ x
digraph H^ &
digraph h^ 6
digraph J^ ,
digraph j^ <
digraph C^ F
digraph c^ f
digraph S^ ^
digraph s^ ~
digraph U^ ]
digraph u^ }
set digraph
Metu tiujn difinojn en dosieron, ekz. ~/.elvis.lat3 kaj
lancxu:
elvis -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3
Nun vi povas tajpi ekz. la literon gx per la klavoj
^Kg^ (Ctrl-k g cirkumflekso) aux cirkumflekso, retropasxo, g.
Vim
kaj
Elvis
vi trovas jen ankaux en Interreto.
Next
Previous
Contents
|