Next
Previous
Contents
Vi povas uzi la Latin-3-koderojn por montri E-signojn en
HTML-teksto. La normo volas, ke tiukaze vi metu la sekvan
linion en la kapon (<head>...</head>) de via
dosiero:
<meta http-equiv="Content-type" content="text/html; charset=ISO-8859-3">
Bedauxrinde Netscape Communicator kaj eble ankaux aliaj TTT-legiloj
misinterpretas tiun linion kaj malhelpas, ke ecx per via
"User-defined"-kodo vidigxos E-signoj.
Alikaze en TTT-legiloj kiuj bone
atentas la normon (ekz. Kfm), vi vidas la esperantaj signojn nur,
se tiu linio trovigxas en la dosiero.
Pri kodado per Unikodo, legu la informpagxon cxe
Aaron Irvine. Pro la problemoj de Netscape Communicator
rilate al E-signoj en Unikodo ni malrekomendas la uzon
de Unikodo en pure esperantaj HTML-tekstoj. Por multlingvaj
tekstoj eble ne ekzistas pli tauxga alternativo. Sed
por Esperanto uzu prefere Latin-3 ankoraux iom da tempo.
Next
Previous
Contents
|