Next
Previous
Contents
Kelkaj Gnu-programoj kaj aliaj estas internaciigitaj. T.e.
iliaj mesagxoj povas aperi en diversaj lingvoj. Tamen la
Esperanto-tradukoj de tiuj programoj nur nun estas komencataj. Sed ja
vi povas kontroli, cxu en via sistemo ekzistas dosierujo
/usr/share/locale/eo aux cxu cxe la fontdistribuoj de viaj
programoj estas iuj dosieroj po/eo.po. Se jes, la programoj
kapablas montri esperantajn mesagxojn. Por vidi tiujn mesagxojn,
vi devas difini la variablon LANG aux LANGUAGE en la cxirkauxajxo
de la programo.
Por unuopa ordono vi povas ekzemple tajpi tiel:
LANG=eo <programo>
Aux vi povas dauxre difini la preferatajn lingvojn, se vi metas
en vian startskripton ion kiel
export LANG=eo:de:en # en bash
setenv LANG eo:de:en # en tcsh
Tio signifas: lauxeble uzu Esperanton, alikaze la germanan lingvon, aux
se ankaux tiu ne estas subtenata de la programo, uzu la anglan.
Forumo por la adaptado de linuksaj programoj al Esperanto
cetere estas la retposxtlisto eo@li.org, al kiu vi povas
aligxi per sendo de la vorto subscribe en la korpo
de mesagxo al eo-request@li.org .
Next
Previous
Contents
|