Next
Previous
Contents
Por trovi Latin-3-tiparojn kaj rilatajn informojn por la
X-fenestra sistemo vi rigardu en
la Virtuala Esperanto-Biblioteko - sub la rubriko "Komputadaj fakoj".
Cxe la tiparoj vi trovas indikojn kiel instali ilin.
Per:
xlsfonts -fn *iso8859-3
vi povas kontroli cxu la tiparoj (sukcese) estas instalitaj en
via sistemo. La proporciaj Adobe-tiparoj bone tauxgas por
vidado en Communicator, Knews, Xfmail...).
Por Xterm kaj la Vi-variantoj vi uzu la tiparojn de Alain Fagot.
La plej multajn X-ajn programojn vi povas voki tiel:
<programo> -fn <tiparnomo>
por ke ili uzu la tiparon tiparnomo.
Alternativo al la supre menciitaj tiparoj estas la uzado de
TrueType-tiparoj. Por tiuj
tiparoj, originale uzataj de Vindozo kaj Makintosho ekzistas
biblioteko FreeType, kiu permesas uzi ilin ankaux kun Linukso.
Surbaze de tiu biblioteko ekzistas du tiparserviloj xfstt
kaj xfsft, kiuj servas TrueType-tiparojn al X-fenestroj.
La necesajn TrueType-tiparojn vi povas aux preni el ekzistanta
Vindozo 9x/NT-instalo aux ekzemple de la
mikrosofta servilo. Atentu, ke vi bezonas unikodajn
TrueType-tiparojn. La okbitaj normale ne enhavas la esperantajn
signojn aux en maltauxgaj lokoj. Unikodaj estas ekz. la kutimaj
Courier New, Arial, Times New Roman
kaj Lucida Sans Unicode.
xfstt
Xfstt
estas relative simple instalebla solvo, kiu tamen havas la
malavantagxon, ke gxi ne realigas la tutan norman tiparservan
protokolon.
Normale xfstt uzas Unikodon, kies unuaj 256 signoj estas la
samaj kiel cxe ISO-8859-1. Ekde la versio 0.9.8 oni povas
rebildigi la unikodajn signojn al aliaj kodoj. Ekzemple per
la komandlinio:
xfstt --encoding iso8859-3,koi8-r,windows-1251
xfsft
Xfsft
estas pli norma, sed pli malfacile instalebla solvo. Gxi estas fliko
por X-fenestroj. Do oni devas elpaki la fontaron de X, poste fliki
gxin per xfsft kaj rekompili. Por Linux ankaux ekzistas jam
kompilita versio. La programon Xfs (X-Font-Server) vi plej konvene
lancxas en propra "init"-skripto.
La tiparojn oni poste instalas same kiel aliajn X-tiparojn.
Same kiel cxe xfstt oni povas servi unikodan
tiparon laux diversaj kodoj.
Ekzemple la linioj
arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-1
arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-2
arial.ttf -microsoft-arial-medium-r-normal--0-0-0-0-p-0-iso8859-3
en fonts.dir servas la tiparon Arial en la kodoj Latin-1,
Latin-2 kaj Latin-3.
Atentu, ke en la versio 1.0.1 estis eraro pri Latin-3, kiu en la
sekvaj versioj estas korektita.
La X-fenestro-sistemo permesas difini reagojn al klavpremoj
de la "kompona klavo" (plej ofte tiu estas difinita
kiel AltGr ) plus alia klavo.
Ekzemple sur germana klavaro AltGr+q donas la signon '@'
Per la programo xmodmap oni povas difini,
ke
AltGr+c -> cx
AltGr+Shift+c -> Cx
...
Por tio metu en vian uzanto-dosierujon dosieron
~/.Xmodmap. (Ofte gxi jam estas tie kaj vi nur
bezonas modifi gxin.)
Kaj aldonu la sekvajn liniojn:
keycode 54 = C NoSymbol AE
keycode 42 = G NoSymbol Ooblique
keycode 43 = H NoSymbol paragraph brokenbar
keycode 44 = J NoSymbol onequarter notsign
keycode 39 = S NoSymbol Thorn
keycode 30 = U NoSymbol Yacute
Ne cxiuj programoj gxuste traktas tion. Alia ebleco (vi povas
uzi ambaux variantojn samtempe) do estas, meti la 12 esperantoliterojn
sur la 12 funkcio-klavojn:
keysym F1 = F1 ae
keysym F2 = F2 AE
keysym F3 = F3 oslash
keysym F4 = F4 Ooblique
keysym F5 = F5 paragraph
keysym F6 = F6 brokenbar
keysym F7 = F7 onequarter
keysym F8 = F8 notsign
keysym F9 = F9 thorn
keysym F10 = F10 Thorn
keysym F11 = F11 yacute
keysym F12 = F12 Yacute
Certigu, ke dum la starto de la X-fenestro-sistemo
lancxigxas la ordono xmodmap ~/.Xmodmap . Normale
en /usr/X11R6/lib/X11/xinit/xinitrc jam trovigxas linioj
kiel
usermodmap=$HOME/.Xmodmap
if [ -f $usermodmap ]; then
xmodmap $usermodmap
fi
Next
Previous
Contents
|