Next
Previous
Contents
Latin-3-tiparojn por la teksta moduso vi trovas sub
la nomoj /usr/lib/kbd/consolefonts/iso03.f??
Por funkciigi unu el ili tajpu ekzemple:
setfont iso03.f16
Konzolaj tiparoj havas aux 256 aux 512 tipojn, tamen tiparo povas
havi, kaj prefere havu, unikodan indekson. La oficiala loko por
konzolaj tiparoj estas /usr/share/consolefonts, sed multaj distribuoj
ankoraux uzas /usr/lib/kbd/consolefonts. Utila tiparo estas ekzemple
LatArCyrHeb-16.psf , kiu enhavas multajn literojn el pluraj
alfabetoj, inkluzive de la esperantaj literoj. Por funkciigi tiun
tiparon tajpu:
setfont LatArCyrHeb-16.psf
Konzolo povas funkcii per UTF-8 aux per okbita signaro, kaj eblas
sxalti inter la du modusoj per eskapokodoj. Por sxalti al la
UTF-8-moduso tajpu:
echo -e '\033%G'
Poste la konzolo komprenos UTF-8, do eblos ekzemple legi
diverslingvajn TTT-pagxojn en UTF-8 per lynx .
Por sxalti al la okbita moduso tajpu:
echo -e '\033%@'
En tiu okazo vi devas ankaux difini la uzatan 8-bitan signaron.
Bedauxrinde, en la nuna momento, la komandoj por tion fari estas
diversaj, depende de la linuks-distribuo. Sercxu, cxu vi havas
komandon consolechars , kaj cxu vi havas dosieron sub la nomo
/usr/share/consoletrans/iso03* . Eventuale vi devas
aktualigi vian pakon kbd aux anstatauxigi gxin per
console-tools .
Vian preferatan solvon vi kompreneble aldonu en via startskripto
por ne cxiam devi tajpi gxin.
Next
Previous
Contents
|